La lingvo Sona
Sona estas aglutina lingvo kun forta tendenco al izolanteco. La lingvo konsistas el 360 radikaloj aŭ vortradikoj kaj 15 partikuloj, el kiuj ĉiu reprezentas ununuran unuon de signifo. Ĉiu vorto en Sona povas esti malkomponita en radikalojn kaj, inverse, oni povas konstrui novajn vortojn kunmetante ilin en diversaj manieroj. La radikaloj, nomitaj „ideogramoj“ de Kenneth Searight, prezentas ideojn au grupojn de ideoj, kio simpligas la lingvon ligante vortojn unuj la aliajn surbaze de universalaj konceptoj.
Titolpaĝo de la libro de Kenneth Searight, publikigita en 1935.